Simpatianto de Esperanto ighis ministro

El “Libera Folio”

Simpatianto de Esperanto iĝis ministro

de RedakcioLaste modifita: 2006-05-28 11:33

La konata simpatianto de Esperanto kaj iama EU-komisionano Emma Bonino estis elektita ministro en la nova registaro de Italio, gvidata de Romano Prodi. En la nova registaro ŝi respondecas pri eŭropa politiko kaj internacia komerco. Pasintjare Emma Bonino kaj Marco Pannella direktis al la Eŭropa Komisiono tri skribajn demandojn pri lingva politiko kaj multlingveco en Eŭropo, plendis pri la kreskanta rolo de la angla kaj pledis por Esperanto.

Ĝis sia elektiĝo kiel ministro Emma Bonino lastatempe aktivis kiel parlamentano kaj samtempe intense okupiĝis pri studoj de la arabaj lingvo kaj kulturo en Kairo. Ŝi estis unuafoje elektita al la itala parlamento en 1976 kaj al la Eŭropa parlamento en 1979. De 1994 ĝis 1999 ŝi estis Eŭropa komisionano kun respondeco pri konsumant-politiko kaj fiŝkaptado.

Komence de la 1990-aj jaroj ŝi estis unue prezidanto kaj poste sekretario de la Transnacia Radikala Partio. Kune kun sia parti-kamarado Marco Pannella ŝi multe laboris por civitanaj rajtoj ĉefe lige al la reguligo de divorco, abortigo, la permesigo de drogoj kaj por seksaj kaj religiaj rajtoj. Ŝi ankaŭ multe laboris kontraŭ mortpuno kaj por la forigo de malsato en la mondo.

En intervjuo donita al la revuo Esperanto antaŭ dek jaroj ŝi donis klaran subtenon al Esperanto:

“…internacia uzo de etna lingvo implicas signifajn problemojn de lernado kaj, precipe, de kultura koloniado kaj politika malegaleco. /…/ Proponi Esperanton kiel lingvon internacian – aŭ prefere transnacian – estas malpli facila entrepreno ol oni povus imagi, sed la Radikala Partio – kies sekretario mi estis – kaj 'Esperanto' Radikala Asocio (ERA) agadas sur ĉi tiu kampo. Ni provas tion kio eblas, kontraŭ tio kio probablas. /…/ Mi konsideras min amiko de Esperanto ĉar mi estas – ne nur pro miaj ideoj – mondcivitano, kaj mi kredas ke mia tuta vivo pruvas tion.”

En la fino de la intervjuo, tre interese, ŝi pli-malpli riproĉis al UEA ke ĝi ne sufiĉe kunlaboris kun la Radikala Partio:

“Kun kelkaj aliaj mi kundecidis ke ni invitu kaj gastigu praktike la tutan tiaman estraron de UEA, kiel referantojn al la kongreso de la Radikala Partio en 1992. /…/ Tiu estintus brila okazo por konstrui ponton inter esperantistoj kaj parlamentanoj /…/ UEA tamen ne decidis daŭrigi sur tiu vojo.”

Grava malhelpo en la kunlaboro de UEA kun la partio de Bonino estis la neserioza agado de la “Esperanto Radikala Asocio” (ERA), gvidata de Giorgio Pagano.

– Mi kredas ke ERA ne estas taŭga partnero por io serioza. Bonino kaj Pannella jes, komentis Renato Corsetti en la retejo de la Nitobe-centro.

http://www.liberafolio.org/2006/boninoministro/

[addsig]

2 commenti

  • El “Libera Folio”

Lascia un commento

0:00
0:00