599, 6-Nov-97, 13:05, —–P, 4721, Pr.Bruxelles, BE, Bruxelles
—————————————————————
Retpo^sta nova^jservo: rEt-VENTOJ!
Message-Id: <3.0.3.32.19971106112629.007e8430@hella.stm.it>
Date: Thu, 06 Nov 1997 11:26:29 +0100
From: “red. Eventoj, (L. Szilvasi)” <eventoj@hungary.net>
Subject: Retpo^sta nova^jservo: rEt-VENTOJ!
Utiligu interreton por esti informita!
Retpo^sta nova^jservo: rEt-VENTOJ!
———————————-
Jam pli ol unu jaron ni funkciigas tre sukcesan servon: “Interredaktore” kiu distribuas ^ciutage 1-4 informojn, artikolojn, nova^jojn por redaktoroj de E-gazetoj. Same ekde 1 jaro ni dissendas la gazeton Eventoj anka~u en elektronika (retpo^sta) formo. Pro la granda intereso pri tiuj informaj materialoj anka~u flanke de ne-redaktoroj ekde januaro 1998 ni lan^cos novan, publikan nova^jservon “rEt-VENTOJ” kion povas utiligi iu ajn, do anka~u vi!
Kio estas “rEt-VENTOJ”
———————-
Materialoj de “rEt-VENTOJ” estos dissendataj kiel simplaj retpo^staj mesa^goj (do vi povas ricevi ilin anka~u se vi havas nur simplan retpo^stan interretan adreson!), kaj enhavos:
– la ^cefajn materialojn, artikolojn el “Interredaktore”
– la retpo^stan version de la gazeto EVENTOJ
– aktualajn informojn pri la E-elsendoj de E-radioj, ^cefe de Pola Radio
– interesajn artikolojn el diversaj E-gazetoj
– multajn aliajn artikolojn, kiuj pro spacaj, temaj a~u limdataj kialoj ne povas eniri en la paperan version de Eventoj.
Tio signifas, ke ali^ginte al rEt-VENTOJ vi havos vastan bildon kaj informon pri la okaza^joj de Esperantujo.
Kiu povas ricevi la materialojn de “rEt-VENTOJ?
———————————————–
Iu ajn, do anka~u vi! La servo estas publika, do por ricevi la materialojn vi NE devas esti redaktoro, funkciulo a~u aktivulo de iu organizo. Anka~u vi povas utiligi la eblecon!
Kiel vi povas ricevi “rEt-VENTOJ”-n?
————————————
Vi devas kontribui al la kostoj de la servo. La kotizo estas por
A-landanoj: nur 45 guldenoj/jaro
B-landanoj: nur 25 guldenoj/jaro
La kotizon vi povas pagi al nia UEA-konto ELLS-S (indikante vian retadreson) a~u al niaj landaj kotizperantoj (la samaj, ^ce kiuj vi povas aboni anka~u la paperan version de Eventoj). Liston de
kotizperantoj vi trovas sur la retpa^go: http://www.hungary.net/esperanto/eventoj1.htm a~u demandu nin per retpo^sto.
Post la pago de via kotizo sendu retmesa^gon al ni kun via retpo^sta adreso, kategorio (vidu sube), nomo, perpo^sta adreso kaj dato de via pago.
Vi povas ali^gi al “rEt-VENTOJ” iam ajn, do ne nur en januaro, kaj la mesa^gojn vi ricevas en 12 monatoj. (Tamen en la komenco la servo startos en januaro 1998!)
Kiaj kategorioj ekzistas?
————————-
1. (TUT) – ricevas ^ciujn mesa^gojn, plus la retpo^stan version de Eventoj
2. (SEL) – ricevas nur la plej gravajn, selektitajn artikolojn, plus la retpo^stan version de Eventoj
3. (EVE) – ricevas nur la retpo^stan version de Eventoj
Se vi jam nun ricevas tre multajn retmesa^gojn, vi povas elekti la kategorion 2 a~u 3 (TUT a~u SEL) – kaj tiel certigi vian da~uran informitecon.
Iam ajn dum la jaro vi povas ^san^gi vian kategorion sendante retmesa^gon al ni kun la dezirata nova kategorio. Do, se provizore vi estas tro okupata, vi povas peti kategorion 2 (SEL), kaj kiam vi re-liberi^gas remeti sin al kategorio 1 (TUT).
^Ciuj kategorioj kostas la saman sumon.
Abonantoj de papera versio de EVENTOJ
————————————-
La nova^jservo rEt-VENTOJ estas sendependa de la papera versio de Eventoj (kaj estas multe pli ol tio), do vi devas tute aparte trakti pri ili. Se vi volas ricevi anka~u la paperan version de Eventoj, vi devas aparte aboni ^gin ^ce niaj perantoj (baza kotizo por 1998: 74 guldenoj, aerpo^ste: 86 guldenoj)
* * *
Utiligu anka~u vi la malmultekostan eblecon de rEt-VENTOJ esti informita! Se vi jam havas eblecon uzi interreton, kial ne utiligu ^gin anka~u por Esperanto?
Ali^gu al la nova^jservo hodia~u, ja ^gi estas farata ^guste por Vi!
Starante je via dispono:
Laszlo Szilvasi
redaktoro de Eventoj
gvidanto de la Budape^sta E-Domo
———————————————————–
Piednoto:
“A-landoj” estas la sekvaj: landoj de “Okcidenta E~uropo” (inkluzive de Skandinavio, Grekio, Malto kaj Islando), USA, Kanadio, A~ustralio, Israelio, Japanio, Koreio, Nov-Zelando, Singapuro, Sud-Afriko, Tajvano.
“B-landoj” estas ^ciuj, kiuj ne estas listigitaj kiel “A-landoj”.
– En rEt-VENTOJ ni NE okupi^gos pri literatura^joj, poemoj, prilingvaj aferoj, reformo de Esperanto kaj similaj aferoj…
***********************************************************
Informoj pri Eventoj, rEt-VENTOJ, Plena Kalendaro de E-Aran^goj, ktp:
http://www.hungary.net/esperanto/
***********************************************************














