Projekto por "Nevariebla kotizo por senlima Inter-reta aliro"

Paolo Gambi, Rinascimento poetico

930, 13-Giu-99, 08:19, I—–, 1913, E.R.A., IT, Roma

—————————————————————
Projekto por “Nevariebla kotizo por senlima Inter-reta aliro”
————————————————————-

Bonvenita al 18nun.com. Ni jam estas pli ol 15000.

18nun estas projekto ideita kaj gvidata de Alfons Cornell kaj Javier
Creus, du inter-retaj uzantoj kiuj kredas je la kapablo de la Reto por
mem aøtoorganizado kaj por atingi komunajn interesajn celojn.

Ni kredas ke la manko de akirebla plata tarifo, rimarkinde bremsas la
enkondukon de Internet en Eøropo: la homoj estas perdante vitalajn
oportunecojn, la organizajhoj, lernajn kapablojn kaj agadan vastecon; la
informad-entreprenantaro, fortan lokan merkaton. Troaj riskoj sen iu ajn
vershajna profito.

Tiel, de chi tie vi povas kunighi kun multaj aliaj inter-retaj uzantoj
kiuj pretas akcepti

18 Euroj/monate Plata Tarifo por senlima Inter-reta aliro.
(tia ke la totala kosto, telefona + ISP, estu nevariebla, sendepende de
la telefona konsumo)

Kiel vi jam konas multaj ISP (Inter-reta Serv-Provizanto) jam oferas
senliman Inter-retan aliron kontraø monata plata kotizo. Sed la plej
grava kosto por la inter-reta uzanto estas la telefon-voko al la ISP.
La celo de chi tiu projecto estas atingi sufichan kritikan mason de
inter-retaj uzantoj postulante platan kotizon esperante iun ajn reagon
de iu ajn telekomunika entrepreno.

Ni estas konvikitaj ke se suficha nombro de inter-retaj uzantoj kunighas
por prezenti klaran oferton al la merkato, iu ajn el la entreprenoj
respondos.

Ne timu, ni nek volas vendi ion al vi nek senrajte uzi viajn identecajn
informojn. Ni nur volas kunigi fortojn por kapable negocii kun la
telekomunikaj entreprenoj en la plej bonaj kondichoj. Ni neniam donos al
ili viajn informojn. Estos ni kiuj informos vin rekte.

Por alighi nur necesas plenigi formularon che http://www.18now.com




Joan Inglada – Vilanova i la Geltrø (Catalunya/Katalunio/Catalonia)
<­jinglada@mx2.redestb.es>

>Ret-info<­

[addsig]

Lascia un commento

0:00
0:00