Karaj geamikoj,
iru al via j’urnalvendejo kaj ac’etu ekzempleron de la hodiau’a j’urnalo La
Repubblica.
En g’i vi trovos tutpag’an anoncon pri Esperanto.
La afero estis ebla danke al kunlaborado inter japana mecenato, Etsuo
Miyoshi, Universala Esperanto-Asocio, Eu’ropa Esperanto-Unio kaj Itala
Esperanto-Federacio.
Ni esperu, ke la rezultoj estos bonaj.
Nur por italaj esperantistoj:
– diskuti pri la enhavo de la anonco havas nur akademian valoron (la teksto
venis kun la mono)
Mi profitas la okazon por danki la donacinton (kiu bonvolis pensi ke granda
popolo, kiel la itala neniam povos permesi malapaeri sub la premo de la
imperia lingvo) kaj Margherita Denti, kiu estis la unua tradukinto al la
itala de la originala teksto.
– la diskuto havus multe pli da valoro, se g’i celus postan anoncon en tiu
j’urnalo au’ en aliaj j’urnaloj, kiun Itala Esperanto-Federacio povus fari
per la subteno de italaj esperantistoj.
PAROLI AL NEESPERANTISTOJ ESTAS IO EBLA KAJ NECESA. NE TIMU: ILI MAPRAVAS,
NE NI.
Amike
Renato
***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo[addsig]










