Nova esperanta programo de Radio Boa (Brazilo)

El la diskutgrupo Ni parolas Esperante

Karaj Gekolegoj,
Estas kun granda plezuro (kaj iom da timo), ke mi anoncas al vi novan programon en, pri kaj por Esperanto, kiu estas disendota per Radio Boa Nova (www.radioboanova.com.br) ekde augusto chi-jare. La programo, kiu elsendighos dum 30 minutoj, eble estos chiu-dimanche, je la 19h00 (Brazila horo), 22:00 (UTC), kaj audebla che:
– 1450 kH, AM, en urbo Sao Paulo kaj ties proksimaj urboj;
– 1080 kH, AM, en urbo Sorocaba, shtato Sao Paulo;
– 870 kH, AM, en urbo Petrolina, shtato Pernambuco, kaj Juazeiro, shtato Bahia;
Menciindas, ke Radio Boa Nova estas por-spiritisma radio; la plej parto de ghiaj programoj fokusatas nur al spiritismaj temoj. Malgrau tiu karaktero de la radio, la direktoro diris al mi, ke la programo en Esperanto devos esti parto de la esperanta komunumo, do, ni akceptos chiujn materialojn, kiuj celas la plibonigon de nia Esperantujo, kaj ni intervjuos chiujn, kiuj laboras por nia lingvo, sendepende de religio, nacio ktp. Resume: ghi estos vera “esperanta” programo, kvankam ghi estas sendota de por-spiritisma radio.
Bedaurinde, la pagharo de la Radio Boa Nova ne estas ankorau tradukita al Esperanto, sed mi pensas, ke tio estas afero grada kaj konsekvenca, en kazo de tiu programo sukcesos havi publikon kaj partoprenon.
Mi estos ghia enkondukanto kaj kunordiganto, sed, kaj plej grave, mi akceptas chiujn sugestojn de la amikaro esperanta por ke la programo estu bona kaj bonkvalita al nia komunumo.
Je la okazo de ghia lanchigho, mi anoncos al vi rekte. Dume, mi klopodas trovi materialon por la unua programo, kaj bonvenigas chiujn ideojn de vi.
Amike kaj samideane via,
Lucas Yassumura
Jundiaí, SP
ylucas @ gmail.com

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 18 Lug 2006 – 20:21 [addsig]

Lascia un commento

0:00
0:00