+3906689791 scrivici@era.ong
Politica e lingue

MICHAEL JACKSON 7/06/95

Michael Jackson filmeto aperos 26a de majo

From: D Gary Grady <­73513.2350@compuserve.com>
To: Rebato-L <­rebato-l@netcom.com>
Subject: Michael Jackson filmeto aperos 26a de majo
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list

Laux la Wall Street Journal (la cxefa usona jxurnalo pri komercaj aferoj),
numero de 1995.05.19, la muzikfilmeto de Michael Jackson, en kiu diversaj homoj
parolas Esperante, vidigxos en kinejo (almenaux en Usono) la venontan
semajnfinon, 1995.05.26-29. (La artikolo fakte ne mencias la uzon de Esperanto,
sed aliaj jxurnaloj, aparte en Britio, jam anoncis tion.)

La lasta lundo en majo estas landa festotago en Usono, oficiale por memori
tiujn, kiuj mortis pro militoj, sed efektive oni kutime en tiu semajnfino festas
la komencon de la somera feria sezono. Multe da Usonanoj vizitas kinejojn dum
tiu semajnfino. Supozeble la filmeto baldaux (se ne tuj) aperos en televido kaj
mondvaste.

Gary Grady
73513.2350@compuserve.com

Lascia un commento

0:00
0:00