+3906689791 scrivici@era.ong
Politica e lingue

Martin Gardner en Skeptical Inquirer

Martin Gardner en "Skeptical Inquirer"

From: D Gary Grady <­73513.2350@compuserve.com>
To: Rebato-L <­rebato-l@netcom.com>
Subject: Martin Gardner en "Skeptical Inquirer"
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list

Jxus aperis artikolo pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj en la Usona
magazino "Skeptical Inquirer".
"Skeptical Inquirer" estas la oficiala organo de la Committee for the
Scientific Investigation of Claims of the Paranormal (CSICOP, Komitato por la
Scienca Esploro de Asertoj [?] pri Paranormalo ). CSICOP kaj "Skeptical
Inquirer" kutime kritikas pseuxdosciencajxojn, raportojn pri fantomoj kaj
neidentigitaj flugantaj objektoj (ufoj, nifoj), retrovitajn memorojn, k.s., de
malkredema vidpunkto. La magazinon legas scientistoj, ingxenieroj, kaj laikoj en
usono kaj aliaj landoj. Gxi estas havebla en multaj bibliotekoj.
En la nuna numero (July/August 1995) gxi enhavas artikolon pri
artefaritaj lingvoj de regula kontribuanto Martin Gardner. Gardner estas konata
verkanto pri pseuxdosciencoj kaj aliaj temoj. Dum multaj jaroj li verkis la
rubrikon en Scientific American pri Mathematical Games (matematikaj ludoj).
Kvankam li nomas la ideon de artefarita internacia lingvo grandiose
dream ( pompa songxo ) kaj diras, ke la ideo interesis hundreds of linguistic
cranks ( centojn da lingvaj maniuloj ), kaj li faras kelkajn erarojn (kaj ne
nur pri Esperanto!) en sia artikolo, tamen liaj komentoj pri Esperanto estas ne
tro malbonaj, kaj ecx iomete favoraj. Pro tio, mi forte rekomendas, ke se vi
respondos, vi skribu amike, por aldoni informon anstataux plendi pri la eraroj.
La redakcia adreso estas Kendrick Frasier, Editor, Skeptical Inquirer,
944 Deer Drive NE, Albuquerque NM 87122-1306 USA. Fakso: +1-716-636-1733. La
redaktoro kutime publikigas multajn leterojn de legantoj (30 leteroj en 8 pagxoj
en cxi tiu numero). Ju pli da Esperantistoj respondos, des pli multe ili eble
publikigos.

Jen elcxerpajxo, unue en la originala angla, poste en Esperanto, kun miaj
komentoj en kvadrataj krampoj []:
On a more useful level than totally contrived languages are the
semi-artificial ones based on a blend of natural tongues. Of these, by far the
most successful has been Esperanto, the brainchild of Lazarus Ludwig Zamenhof, a
Warsaw eye doctor. His first book about it, "Lingvo Internacia" (1887) bore the
pseudonym of Dr. Esperanto. The word means one who hopes. It expresses
Zamenhof s quixotic desire that Esperanto would become the the world s second
language.
Based on Europe s major tongues, Esperanto s 16 simple grammatical rules
have no exceptions. Spelling, using 28 letters, is uniform and phonetic. As in
Alwato, all nouns end in -o. Adjectives end in -a, verbs in -as [!], and adverbs
in -e. A j at the end of a word indicates a plural. For example, gradaj [!]
hundoj means big dogs.
More than 30,000 books, including Shakespeare, Dante, the Bible, and the
Koran have been translated into Esperanto. A recent translation of Lewis
Carroll s Alice books calls Humpty Dumpty "Homito Omleto" [!], meaning
Little-Man Egg [!!]. Some hundred periodicals around the world have been written
in Esperanto, one of the oldest issued by the Vatican [?]. "Reader s Digest" [!]
publishes an Esperanto edition.
[…]
The movement peaked in the 1920s, especially among one-worlders, but even
today about two million people read and speak Esperanto. Enthusiasts hold
conventions here and there, and when traveling identify themselves to one
another by green lapel pins shaped like stars. The movement continues to be
popular in Europe, but in the United States it is now at a low ebb. In 1991 the
Modern Language Association sponsored a seminar on Esperanto at its annual
convention. No one showed up. Perhaps the main reason for its decline here is
the inexorable rise of English as a international second language. In "The Shape
of Things to Come" (Book 5, section 7), H.G. Wells predicts that Basic English
(the 850 words selected by C.K. Ogden) will spread like wildfire and that by
the year 2020 hardly anyone in the world will not speak and understand it.
The philosopher Rudolf Carnap learned to speak Esperanto fluently. In his
autobiography (in "The Philosophy of Rudolf Carnap") he says that Esperanto
became for him a living language. He cannot take seriously the arguments of
those who assert that an international auxiliary language might be suitable for
business affairs and perhaps for natural science, but could not possibly serve
as an adequate means of communication in personal affairs, for discussions in
the social sciences and the humanities, let alone for fiction and drama. I have
found that most of those who make these assertions have no practical experience
with such a language.
To his surprise and dismay Carnap found that Ludwig Wittgenstein was
violently opposed to any form of langauge that had not grown organically.

Jen la sama elcxerpajxo en Esperanto:
Je pli utila nivelo ol tute konstruitaj lingvoj estas la duon-artefaritaj
bazitaj sur miksajxo de naturaj lingvoj. El tiuj, ege la plej sukcesa estas
Esperanto, kreajxo [lauvorte, cerbo-infano ] de Lazarus Ludwig Zamenhof,
Varsovia okulkuracisto. Lia unua libro pri gxi, Lingvo Internacia (1887), portis
la pseuxdonomon d-ro Esperanto. La vorto signifas iu, kiu esperas . Gxi
esprimis la donkihxotan volon de Zamenhof, ke Esperanto farigxu la dua lingvo de
la mondo.
Bazita sur la cefaj lingvoj de Euxropo, la 16 simplaj gramatikaj reguloj
de Esperanto ne havas esceptojn. Literumado estas regula kaj fonetika. Kiel en
Alwato [alia artefarita lingvo jam menciita de Gardner], cxiuj substantivoj
finigxas per -o. Ajektivoj finigxas per -a, verboj per -as [!], kaj adverboj per
-e. J cxe la fino de vorto signifas pluralon. Ekzemple, "gradaj [!] hundoj"
signifas grandaj hundoj.
Pli ol 30.000 libroj, inkluzive de Shakespeare, Dante, la Biblio, kaj la
Korano estas tradukitaj en Esperanto. Lastatempa traduko de la Alice-aj libroj
de Lewis Carol nomas Humpty Dumpty "Homito Omleto" [!], signifante
Malgranda-Homo Ovo [!!]. Kelkcent periodajxoj cxirkaux la mondo estas skribitaj
en Esperanto, unu el la plej malnovaj de la Vatikano [?]. "Reader s Digest"
eldonas Esperantan eldonon. [Bedauxrinde, ne.]
[…]
La movado pintis en la 1920aj jaroj, aparte inter unumonduloj, sed ecx
hodiaux proksimume du milionoj da homoj legas kaj parolas Esperanton.
Entuziasmuloj starigas kongresojn tie kaj tie, kaj dum vojagxado indentigas sin
unu al la alia per verdaj surjakaj brocxetoj stelformaj.
La movado estas dauxre populara en Euxropo, sed en Usono gxi estas je
malalta forfluo. En 1991 Modernlingva Asocio havis seminarion pri Esperanto dum
sia jarkongreso. Neniu cxeestis. Eble la cxefa kialo por gxia malkresko cxi tie
estas la senindulga plialtigxo de la angla kiel internacia dua lingvo. En "La
Formo de Aferoj Venontaj" (Libro 5, sekcio 7), H.G. Wells prognozas, ke la Baza
Angla (la 850 vortoj elektitaj de C.K. Ogden) etendigxos kiel sovagxfajro kaj
post la jaro 2020 preskaux neniu en la mondo ne parolos kaj komprenos gxin.
La filozofo Rudolf Carnap lernis paroli Esperanton flue. En sia
auxtobiografio (en "La Filozofo de Rudolf Carnap") li diras, ke Esperanto igxis
por li vivanta lingvo . Li ne povas trakti serioze la argumentojn de tiuj,
kiuj asertas, ke internacia lingvo eble tauxgus por komercaj aferoj kaj eble por
naturaj sciencoj, sed tute ne povus servi kiel suficxa rimedo por komuniko en
personaj aferoj, por diskutoj en la sociaj sciencoj kaj la homikoj [angle,
humanities , t.e., studoj de historio, kulturo, ktp, cxu estas pli bona
traduko?], ecx malpli fikcio kaj dramo. Mi trovis, ke la plejmulto de tiuj, kiuj
tiel asertas, havas nenian praktikan sperton pri tia lingvo.
Je sia surprizo kaj konsterno, Carnap trovis, ke Ludwig Wittgenstein
fortege kontrauxstaris ian lingvon, kiu ne kreskis organe .

Krom Esperanto, Gardner mallonge diskutas la Klingonan (kaj nur por gxi donas
adreson por interesuloj), Volapukon, kaj Idon. (Li citas Bertrand Russell
dirante al Louis Couterat, ke se Ido postulas vorton kiel la Esperanto
Esperantisto oni uzu la vorton idiot [ idioto , kompreneble]). Li nomas
multe aliajn sed diras ne multe pri ili. Li diras nenion pri Loglan/Lojban kaj
sxajne konas nur la Interlingua-n de Peano, ne de IALA.
Gardner ne klarigas, kie li trovis la (mis)informon, sed li rekomendas la
libron "Lunatic Lovers of Language" (Frenezaj Lingvo-Amantoj) de Marina
Yaguello, tradukita el la franca de Catherine Slater. Li ne donas la francan
nomon, sed diras, ke Yaguello estas instruisto pri lingvistiko ed la
universitato de Dakar, Senegal.
Mi pardonpetas pro la longo de cxi tiu mesagxo!

Samideane vin salutas,
Gary Grady
73513.2350@compuserve.dom

Lascia un commento

0:00
0:00