KIAL USONANO UZAS ESPERANTON?

Joel Brozovsky* “Kial usonano uzas Esperanton?”

Nove renkontitoj foje esprimas surprizon, kiam ili ekscias, ke mi, usonano,uzas Esperanton anstatau la anglan en Japanio. Foje oni ech ne kredas, ke mi efektive estas usonano, char ili audis min paroli nur Esperanton. Nu, estas vere, ke la plimulto el la usonanoj preferas uzi la anglan.Multaj usonanoj opinias, ke la angla sufichas, kaj ke chiu en la mondo devus lerni ghin. Kial do mi preferas uzi Esperanton por komunikighi kun neusonanoj? Jen kelkaj kialoj:

Amikeco
. Dum longaj vojaghoj mi rimarkis, ke la plimulto el la homoj,kiuj alparolis min per la angla, ne interesighas pri mi kiel pri homo, nek pri mia kulturo. Ili interesighis unuavice pri mono. Au ili volis vendi ional mi, au ili volis lerni la anglan de mi, por povi ricevi pli bonan edukonkaj pli altsalajran postenon, au ion alian. Kontraste, granda procento de la homoj, kun kiuj mi parolas Esperante, interesighas pri mi kiel pri homo,au pri mia kulturo. Multaj el ili deziras amikighi, kaj efektive multaj el ili farighas amikoj.

Egaleco
. Se mi parolas angle kun japano au iu alia, kies denaska lingvo ne estas angla, mi chiam, nepre, havas la pozicion de spertulo pri la lingvo, kaj, negrave kiom multe tiu alia persono studis la anglan, li au shi nepre parolas el malpli alta pozicio, kiel lernanto al instruisto au subulo al estro. Se anstataue ni interparolus per la lingvo de mia kunparolanto, ekzemple la japana, la situacio estus sama sed inversa. Tia malegaleco tre malhelpas la interamikighon.

Pord-malfermo
. Dum mia longa mondvojagho, Esperanto malfermis multegajnpordojn al mi, figure kaj lauvorte. Mi tranokte gastis en 150 hejmoj de esperantistoj dum la trijara vojagho, kaj nur unu nokton mi pagis en hotelo!Pere de Esperanto kaj esperantistoj, mi povis ghui tre richan kulturon,renkonti multajn diversajn homojn kaj konatighi intime kun iliaj vivoj,kulturoj, hejmoj, pensoj ktp. Kelkaj el miaj bonaj amikoj, post jaroj da amikeco, konfesis al mi, ke,antau ol renkonti min, ili malshatis usonanojn. Do, se mi uzus la anglan, mi certe ne povus ekamikighi kun tiuj homoj, kiuj nun estas tre karaj amikoj. Esperanto ja malfermis la pordon al ili.

Helpi la mondon
. Laborante por disvastigi Esperanton, mi havas la senton,ke mi faras ion utilan al la mondo. Se homoj tra la mondo povos libere interkomuniki kiel egaluloj kaj interamikighi per Esperanto, certe la mondo farighos pli bona, pli justa, pli simpatia. Mi ne imagas, ke Esperanto sola solvos chiajn mondproblemojn, sed ghi ja povas helpi la homojn ellabori solvojn.

Kreemo
. Mi tre amas uzi Esperanton, char ghi kondukas al plia kreemo. Pro la granda fleksebleco en la lingvo, mi sentas liberighon verkante au parolante en Esperanto kompare kun la angla, kies strukturo kaj vort-stokoestas relative fiksitaj. La ebloj krei novajn esprimojn en Esperanto estas preskau senlimaj; estas granda ghojo esplori ilin kaj trovi trafajn esprimojn, uzante jam ekzistantajn erojn.Valoraj spertoj kaj memfido. Trairante pordojn malfermitajn per Esperanto, mi ricevis multajn valorajn vivspertojn, kiujn mi ne facile povus havi sen Esperanto. Tiaj richaj vivspertoj multe kontribuis al mia memfido kaj preparis min pli kompetente agadi en la mondo.

Nova mondkoncepto
. Eble la plej grava profito, kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto, estas drasta shangho de mia mondkoncepto. Antaue mi imagis, ke la mondo plenas je fremduloj – homoj tre malsamaj kaj nealireblaj. Kun “fremduloj” oni ne povas multe simpatii, char ili ja estas fremdaj, chu ne? Tamen, pro miaj travivajhoj uzante Esperanton, mi malkovris, ke tiu imago estis tre erara. La mondo plenas ne je fremduloj, sed je homoj, samaj kiel mi kaj miaj familianoj. Kaj plue, tre multaj el tiuj homoj deziras esti miaj amikoj, se ili havas la okazon renkontighi kaj konatighi kun mi. Do, ili estas ne fremduloj, sed amikoj au estontaj amikoj. Kia granda diferenco! Nun mi sentas min reale ligita al homoj tra la mondo.Kaj mi ne plu sentas min katenita al nur unu parto de la mondo, al nur unu lingvo, nur unu kulturo. Mi estas libera interagi kun homoj tra la mondo, char chie trovighas amikemaj homoj, kaj char Esperanto donas al mi la rimedon facile interparoli kun ili

“Esperanto”, 1998, No 1, p. 11.

*Joel
Brozovsky (1952). Esperantistighis en 1971. Usonano. Matematikisto, profesia esperantisto. Estis stabano de Internacia Fako de Oomoto en Japanio (Oomoto estas religio, sekto de shintoismo; vaste uzas kaj subtenas Esperanton) kaj redaktoro de la Esperantlingva revuo “Oomoto”. Nun stabano de ELNA. Kursgvidanto. Multe prelegis pri sia per-Esperanta mondvojagho.

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 09 Gen 2006 – 23:18 [addsig]

Lascia un commento

0:00
0:00