Flavio Rebelo en babilejo

Mi elektis kelkajn frazojn, kiujn Flavio Rebelo (la kreinto de Ghangalo kaj Internacia TV) tajpis dum la hieraua babileja rendevuo:

– Oni kelkfoje forgesas, mi opinias, ke ITV aĝas nur 5 monatojn, kaj ke en nuraj 5 monatoj, ne eblas proponi tute pretan solvon por la problemoj, kiuj aperas laŭlonge de la vojo. Ni ja planas plibonigi niajn elsendojn, disponigi pliajn format-opciojn kaj ankaŭ atingi kablan televidon.

– La vero estas, ke esperantista klubo sen interreto estas nuntempe kvazaŭ domo sen pordo, kara amiko.

– Mi, pli ol iu ajn, volas ke ITV refunkciu, sed la mono de Projekto ITV (tiuj 23 mil eŭroj) simple finiĝis, kaj mi eĉ akceptas labori 8, 10, 12 horojn tage por Esperanto sen pago, sed mi ne pagos por labori por Esperanto. Sen iom pli da mono por kovri la kostojn fiksajn.

– ITV ne estas simple sinsekvo da programoj en Esperanto en interreto – ĝi celas fariĝi referenco al neesperantistoj pri la vivanteco de Esperanto.

– Esperanto simple ne gravas en la komerca mondo, pro tio ke ni esperantistoj ne agas merkate. Ni ne postulas nek valorigas varojn ekskluzivajn en Esperanto por ni. Se ni agus tiel, pli da entreprenoj vendus siajn varojn en nia medio, en Esperanto, kio siavice generus pliajn laborpostenojn.

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 14 Mag 2006 – 14:32 [addsig]

1 commento

  • Mi elektis kelkajn frazojn, kiujn Flavio Rebelo (la kreinto de Ghangalo kaj Internacia TV) tajpis dum la hieraua babileja rendevuo:

    – Oni kelkfoje forgesas, mi opinias, ke ITV aĝas nur 5 monatojn, kaj ke en nuraj 5 monatoj, ne eblas proponi tute pretan solvon por la problemoj, kiuj aperas laŭlonge de la vojo. Ni ja planas plibonigi niajn elsendojn, disponigi pliajn format-opciojn kaj ankaŭ atingi kablan televidon.

    – La vero estas, ke esperantista klubo sen interreto estas nuntempe kvazaŭ domo sen pordo, kara amiko.

    – Mi, pli ol iu ajn, volas ke ITV refunkciu, sed la mono de Projekto ITV (tiuj 23 mil eŭroj) simple finiĝis, kaj mi eĉ akceptas labori 8, 10, 12 horojn tage por Esperanto sen pago, sed mi ne pagos por labori por Esperanto. Sen iom pli da mono por kovri la kostojn fiksajn.

    – ITV ne estas simple sinsekvo da programoj en Esperanto en interreto – ĝi celas fariĝi referenco al neesperantistoj pri la vivanteco de Esperanto.

    – Esperanto simple ne gravas en la komerca mondo, pro tio ke ni esperantistoj ne agas merkate. Ni ne postulas nek valorigas varojn ekskluzivajn en Esperanto por ni. Se ni agus tiel, pli da entreprenoj vendus siajn varojn en nia medio, en Esperanto, kio siavice generus pliajn laborpostenojn.

    Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 14 Mag 2006 – 14:32 [addsig]

Lascia un commento

0:00
0:00