+3906689791 scrivici@era.ong
Politica e lingue

Finna gazeto favore pri Esperanto

Finna gazeto favore pri Esperanto

From: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Date: Wed, 2 Aug 1995 11:16:41 +0100
Message-Id: <­9508021016.AA13856@nene.cl.cam.ac.uk>
To: rebato-l@netcom.com
Cc: Edmund.Grimley-Evans@cl.cam.ac.uk
Subject: Finna gazeto favore pri Esperanto
Sender: owner-rebato-l@netcom.com
Precedence: list

^Ci tio ne bezonas rebaton, sed ^gi estas notinda:

From: jslindst@cc.Helsinki.FI (Jouko Lindstedt)
Newsgroups: soc.culture.esperanto
Subject: Finna gazeto favore pri Esperanto
Date: 1 Aug 1995 10:56:48 GMT

Jen traduko de tre favora cxefartikolo en la organo de la partio, kiun
reprezentas la nuntempaj finnaj prezidento kaj cxefministro. Mi tre
rapide tradukis, do se vi citos la tekston Esperante aux tradukos gxin
en aliajn lingvojn, vi estas rajtigitaj plibonigi la stilon.
Kompreneble la origina artikolo havas kopirajton tiom, kiom
gazetartikoloj kutimas havi (ekzakte mi ne scias). Sed almenaux iu
denaska anglalingvano certe povus traduki gxin en la anglan por cxi tiu
novajxgrupo?


Jouko Lindstedt
http://www.helsinki.fi/~jslindst/

=======================================================================
Demari (la organo de la granda Socialdemokrata Partio de Finnlando), en
sia redakcia cxefartikolo la 27-an de julio 1995:

LA LINGVA KRIZO EN LA EUXROPA UNIO

[komencas dika tiparo]

Oni devas adopti Esperanton kiel la oficialan lingvon de EU!

La hierauxaj gazetrubrikoj el la Universala Kongreso de Esperanto sendube
igis multajn rideti. Sxajne estas denove tempo por la blagoj de la varmega
sezono.

La proponon oni tamen faris serioze. La ekuzo de ekstreme klara,
unusenca kaj facila internacia lingvo kiel la oficiala lingvo de la Unio
forigus komunikajn problemojn kaj ebligus sxpari miliardojn. Kiel
neuxtrala lingvo, gxi ankaux malpliigus la lingvajn kaj kulturajn
pasiojn, kiuj nun kirligxas cxirkaux EU.

Sxajne en la propono trovigxas unu baza malavantagxo: gxi estus solvo
tro facila kaj simpla por la naciisme egoismaj euxropanoj.

[komencas normala tiparo]

Dum la integrigxo de Euxropo aperis problemo, kiun oni ja delonge
antauxvidis sed por kies solvo sxajnas ne trovigxi rimedoj. Kiam EU
pligrandigxas, la nombro de gxiaj oficialaj lingvoj kreskas tiom, ke la
traduka kaj interpreta servo preskaux sufokigxas — aux parte jam
sufokigxis. Tio ankaux kostas multe por la impostpagantoj.

La lingva krizo de EU evidentigxis kiam la unua ne-hind-euxropa lingo de
la Unio, la finna, klopodis prezenti sin kiel egalan kun la ceteraj
oficialaj lingvoj. La promesitajn dokumentojn oni ne ricevis
gxustatempe en la finna, kaj la interpretado pere de aliaj lingvoj ofte
faris la paroladojn de niaj euxroparlamentanoj tute nekompreneblaj. La
parlamentanoj akuzis la interpretistojn, la interpretistoj akuzis la
parlamentanojn.

La lingvoscio de la finnlandaj politikistoj, ecx se gxi estas averagxe
pli bona ol la kapablo de pluraj aliaj EU-politikistoj kompreni aliajn
lingvojn krom la sia, montrigxis tre mankhava. Kiam ili restas lingve en
malsupera pozicio kompare kun la denaskaj parolantoj de la angla aux la
franca, tio povis signifi malsuperan pozicion ankaux en la pritraktataj
aferoj.

La defendado de malgrandaj lingvoj en la cxiutaga laboro de EU estas
parto de euxropeco en ties plej bona formo. La Unio ja mem batalas
kontraux la usona kultura imperiismo. Sed cxu la gxusta movo estas
subteni ekzemple la malfresxan naciisman kultur-arogantecon de Francio?
Kial la gazetaro postulis ekzemple ke Jacob S"oderman [finnlandano,
elektita kiel la nova rajtprotektanto de la civitanoj de EU — noto de
la tradukinto] malkasxu kiel bone li parolas la francan, sed gxi ne
maltrankviligxas pro tio, kiel bone la finnaj oficistoj kaj politikistoj
parolas la germanan, kiu ja estas multe pli granda lingvo en Euxropo?

Euxropo kaj euxropeco suferis iam neripareblan malgajnon, kiam la latina
lingvo perdis sian pozicion kiel kultura unuiganto. La naciaj lingvoj,
kvankam ili signifis tiel multe por la kresko de la klereco, farigxis
ankaux instigiloj de sangaj konfliktoj. Oni ne bezonas iri malproksimen
por trovi ekzemplojn de antauxjugxoj kontraux malplimultaj lingvoj.

La mezepoka latino ne estis lingvo de la popolo. En kulturo kaj
administrado gxi tamen estis neuxtrala kaj "demokrata" rilate naciecon.
Gxi ebligis ekzemple, ke la finnoj Johannes Pietarinpoika kaj Olavi
Maununpoika igxis rektoroj de la Pariza universitato en la 14-a kaj 15-a
jarcentoj.

Ecx la mezepoka verga disciplino apenaux igus niajn politikistojn kaj
oficistojn lernadi la latinajn deklinaciojn kaj prepoziciojn. Sed kial
do ne alpreni lingvon, kiu havus nur 16 regulojn en sia gramatiko, sen iaj
ajn esceptoj? Lingvon, kiun oni povus lerni en kelkaj semajnoj.

Kiu lingvo estus pli demokrata ol tiu, en kies uzo cxiu havas la saman
deiran pozicion? Kaj por la administrado signifus valoregan avantagxon
uzi rimedon sen dubasencaj esprimoj.

La 80-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu kunsidas en Tampereo,
memorigas, ke tia lingvo jam ekzistas.

La finnoj, kiuj ofte suferas pro lingvaj problemoj kaj en la nordia
[tradukendas en plurajn lingvojn kiel "skandinavia" — noto de la
tradukinto] kaj euxropa kunlaboro, certe permesus al la parolantoj de la
hind-euxropaj lingvoj tiun avantagxon, ke la logiko kaj vortaro de
Esperanto pli sekvas la anglan, svedan, germanan aux rusan lingvojn ol
la malgrandan finnan — Esperanto ja estus por ni facila enirejo al
gxuste tiuj lingvoj.

Eble la lingvo, kiun L. L. Zamenhof kreis kaj publikigis en la jaro
1887, nur aperis tro frue. Se EU estus povinta krei sian propran
laborlingvon, gxi eble jam antauxlonge estus doninta tiajn lingvajn
direktivojn, kiuj sxparus monon, kapdoloron kaj naciajn pasiojn.

=======================================================================

Lascia un commento

0:00
0:00