Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio

La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011, kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu aliajn taskojn. Ekde majo pasintjare la Esperanto-elsendoj estis produktataj grandparte per volontulaj fortoj, trifoje semajne.

LEGU LA ARTIKOLON

1 commento

  • La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras

    Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la voĉo de Esperantujo. Apenaŭ eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje aŭdis la lingvon per mezaj aŭ mallongaj ondoj, el la studio en Varsovio. Nekalkulebla estas ankaŭ la kvanto de famaj kaj nekonataj esperantistoj, kiuj dum sep jardekoj, de la 1950-aj ĝis la 2010-aj, estis intervjuataj en la elsendoj de Pola Radio. La plej konata el la voĉoj de Varsovio tamen sendube estas tiu de Barbara Pietrzak, kiu eklaboris en la Esperanto-redakcio ekde 1968, kaj partoprenis la redakcian laboron ĝis la lasta elsendo la 31-an de januaro 2011, kiu finiĝis per ŝiaj vortoj. Libera Folio petis ŝin rakonti pri siaj memoroj de pli ol kvardek jaroj serve al la esperantistaj aŭskultantoj.

    LEGU LA ARTIKOLON

Lascia un commento

0:00
0:00