espERAnto: La nombroj kaj la faktoj de la Marŝo Peruĝo-Asizo

Tiu ĉi estas la nombroj de la partopreno fare de Esperanto Radikala Asocio en la manifestacioj de la 50a datreveno de la Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo.

Informaj tabloj: 3
Aliĝoj: 19
Subskriboj kolektitaj por la partopreno de la eŭropaj atletoj en la Olimpikoj 2012 kun la duobla flago, nacia kaj eŭropa: 53, inkluzivitaj la prestiĝaj subskriboj de Corradino Mineo, direktoro de Rainews, kaj Franco Moretti, direktoro de Nigrizia.
Partoprenintoj kaj raportintoj de la seminario “Lingvo kaj Povo: 123 partoprenintoj, 3 raportintoj: Giorgio Pagano, Marco Pannella, Marco Cattaneo.
Bendafiŝo: 1 de 4 x 1,20 m duflanka itala/esperanto: “Ferma la guerra delle lingue! Esperanto diritto dell’umanità / Haltigu la militon de la lingvoj / Esperanto rajto de la homaro.”
Presitaj flugfolioj: 10.000, je formato A5, koloraj, 4-paĝaj.
Distribuitaj flugfolioj: 9.725

Iritaj kilometroj dum la Marŝo: 24
Sonstrio alprenita laŭ la vojo de la Marŝo: 1, “Kiu lingvo por la homaro” de Konga Espero
Intervenoj: 3 fare de Giorgio Pagano (seminario “Lingvo kaj Povo”, seminario “Konstruu la komunaĵon de Mediteraneo”, Memorigo pri Aldo Capitini ĉe la monumenta tombejo de Peruĝo), 1 fare de Marco Pannella (seminario “Lingvo kaj Povo”), 1 fare de Marco Cattaneo (seminario “Lingvo kaj Povo”)
Diskonigitaj gazetaraj komunikaĵoj: 6
Publikigitaj artikoloj: 3. Unu en “Corriere dell’Umbria” pag. 4 e 5, du en “Notizie Radicali”
Intervjuoj: 2. Unu al Lapo Orlandi ĉe Afriradio, unu al Marco Pannella ĉe “Rainews 24”
Afiŝoj de la Marŝo en Esperanto “Estu parto de la solvo”: 10, kvin utiligitaj en Romo, kvin dum la Renkontiĝo de Mil junuloj por la paco.
Elspezoj por reklammaterialo: 660,82 eŭroj
Elspezoj por irrevena trasporto de 11 homoj: 203 eŭroj
Elspezoj por loĝigo de 11 homoj: 190 eŭroj
Elspezoj por manĝo de 11 homoj: 106,19 eŭroj (ekskluditaj la individuaj elspezoj nekalkulitaj)
Sumo de la elspezoj: – 1218,01 eŭroj
Sumo de la enspezoj: + 231 eŭroj
Deficito: – 987,01 eŭroj

Lascia un commento

0:00
0:00