Pluaj ideoj – Tisljar

Jen la pashoj ferendaj por realigi la eksperimenton lau mia plano:

1. interkonsenti kun respondeculoj pri urboj (eventuale lernejoj) proksimaj
al landlimoj, kiuj garantios ke ili certigos instruiston por instrui en tiuj
urboj dum 2 semajnoj chiutage. Mi proponas ke la paraj landlimproksimaj
urboj el kiuj komune lernos E-on 13-jaruloj estu: 1-a paro: Gorizia (It) kaj
Nova Gorica (Si),
2-a paro: Radkersburg (AT) kaj Gornja Radgona (Si),
3-a paro: Komarno (Sk) kaj Komarom (Hu)
4-a paro: Zagreb (Hr) kaj Krsko (Si)
La membroj de la Komisiono KEILEU proponu tiajn pliajn parojn, se ili mem
povas garantii, ke ili trovos kursgvidantojn por tiuj urboparoj. Mi mem
transprenas la respondecon trovi kursgvidantojn por chiuj tri paroj ligitaj
al Slovenio. Por Komarom/Komarno mi supozas ke la garantion povas transpreni
Ivano.

2. Kiam ni fiksos la definitivan nombron da paroj kaj respondeculoj (do
kursgvidantoj), ni povas konkrete proponi al la itala ministerio shtatojn
kaj urbojn en kiuj okazu la eksperimento por 13-jaruloj. Ili mem povas
sugesti konkretajn lernejojn en tiuj urboj, se ni ne havas apartan proponon
pri lernejo en kiu ekz. jam laboras iu instruisto-esperantisto.

3. Al la itala ministerio ni proponas la dusemajnan chiutagan kurson po du
horoj por 16-20 lernantoj en chiu kurso tiel ke chiu konsistas el 8-10
kursanoj de unu el la paraj urboj kaj 8-10 kursanoj el la alia. Do en la
sama kurso lernas 8 lernantoj el Gorizia (It) kaj 8 kursanoj el Nova Gorica
(Si). La kursgvidanto devas esti konanto de la du naciaj lingvoj (en tiu
kazo de la slovena kaj itala) por povi klarigadi al ambau. Se tia ne estas
trovebla, devas esti helpinstruisto kiu konas la duan lingvon. La kurso
okazas chiutage krom dimanche po 2 horojn lau la Zagreba lernolibro kiu
ekzistas en preskau chiuj europaj lingvoj. Se hazarde okazus iu kurso en
lando kie la lernolibro ankorau ne estis adaptita, oni povas rapide tion
fari.

4. Kiam la itala ministerio aprobas la planon kaj la lernmetodon, ghi
dissendos al la ministerioj de shtatoj en kiuj ni uzos la lernejojn leterojn
petante certigi en koncernaj lernejoj de koncernaj urboj la teknikajn
eblecojn realigi la aferon kaj organizi la informadon inter la 13-jaraj
gelernantoj kaj iliaj gepatroj tiel ke ni havu minimume 8 kaj maksimume 10
volontulajn infanojn por la eksperimento.

5. Mi mem gvidos etan 2-tagan seminarieton por chiuj instruistoj gvidantoj,
kiel uzi la metodon, donante krom la libro, instrukkciaron por la
instruistoj (ekzistantan) kaj plurajn specialajn ekzercfoliojn kaj ludojn.

6. La letero de la itala ministerio devas antauvidi necesajn kostojn:
a) por la lernejoj kiuj devos ebligi transporton dum 6 tagoj por la 10
lernantoj kaj almenau unu lerneja akompanato el la lernejo, por unu
neesperantista instruisto-akompananto kiu konstante kuncheestos en la kurso
por iom certigi disciplinon kaj mem sekvi la eksperimenton kaj por certigi
klason kun necesaj iloj dum la insturado dum 6 tagoj en sia lernejo
b) por la kostoj de esperanto-instruistoj (24-horoj po kurso foje kun unu
foje kun du kursgvidantoj, foje homoj kiuj venas el la sama urbo kaj ne
havas transportkostojn, foje kun homoj el alia urbo, kiuj devos vojaghi
chiutage (ekz. mi gvidus en Radgona kaj Radkersburg kiuj estas 50- km de mia
loghloko kaj devos vojaghi chiutage 50 km por gvidi la kurson).
c) kostojn de video-filmisto kiu videobende dokumentos la kurson kaj kostojn
de diversaj aldonaj materialoj (lernolibreto por chiu kursano, diversaj
taskolistoj ktp)

7. certigi neutralan komisionon de fakuloj kiuj cheestos en la fina tago de
chiu kurso en publika ekzameno, (lau la plano en la Instrukciaro) kaj kiuj
povos raporti pri la sukceso de la eksperimento.

Se la itala ministerio sendus sian leteron al aliaj naciaj ministerioj en
fino de septembro kaj niaj respondeculoj havos certigitajn instruistojn por
la planitaj urboj, la eksperimento povus okazi en dua duono de novembro (ne
estus bone ke ghi okazu pli poste, char en decembro jam neghas kaj la
transporto kelkloke estus iom danghereta).
Zlatko Tisljar

Leave a Reply

0:00
0:00