pluaj ideoj – Tisljar – 2

Karaj geamikoj,
Se mi bone komprenis, ni devas REALIGI – ne plu multe diskuti – la
eksperimenton kiel eble plej baldau, antau ol la ministrino, kiu promesis
helpi oficialigi kaj financigi la proponon, foriris. Kaj tio povus okazi
baldau. Tio estas la kadro ene de kiu ni devas reagi. Se shi foriras, la
tuta pasintjara klopodado de la radikala Partio kaj la malsatstriko estis
vanaj. Mi kredas, ke tiusence ni havas nur unu eblon: dum minimuma tempo
realigi eksperimenton kiu trafos chiun interesiton.
La plej simpla celo por tio estas montri per videofilmo ke la 13-jaruloj
post 2-semajna lernado en 24-hora kurso jam povas libere baze de postulata
temo paroli kaj pri kiu ajn temo dum 3 minutoj eldiri minimume 10 frazojn.
Finekzemanon kiu konsistas el skriba parto (skribata temo pri "kial mi
lernas Esperanton" kaj 2-3 aliaj temoj) kaj parola parto (chiu lernanto
prenas lauhazarde koverton kaj gajnas iun el deko da temoj kaj devas pri tiu
libere, el la kapo – paroli dum 3 minutoj). Neutrala komisiono kontrolas ke
oni ne mensogas, ke la temojn anticipe la lernantoj ne povas koni. Unu
filmisto filmas nur tiun parton de la paroloj de chiuj ekzamenitoj.
Sekve al chiu gravulo au interesito ni povas sendi raporton pri la kurso kaj
videobendon sur kiu li povas vidi por chiu kurso 16 infanojn, el kiuj chiu
parolas tri minutojn. Do por unu kurso la vidbendo dauras maksimume 1 horon.
Se oni faras kvar tiajn kursojn, la videomaterialo estas 4-hora.
mI KREDAS KE PLI TRAFAN REZULTON DE IU EKPERIEMNTO PRI LERNADO DE FREMDA
LINGVO NI NE POVAS FARI.
Char mi jam faris tian eksperimenton sukcese kaj konas la kondichojn, mi
proponas ke ghi okazu lau la antaua propono kiel landlimaj kursoj en kiuj
kune lernas lernantoj de la sama agho el du urboj de du landoj kun du
diferencaj gepatraj lingvoj, ke la agho ne estu malpli ol 13, ke dum la
instruhoroj cheestu ankau po unu instruisto el ambau lernejoj
neesperantista. Tio ebligas la seriozecon de la rapida kurso kaj la
motivigon de la lernantoj. Necesas ankau ebligi ke dum tiuj du semajnoj
ambau lernejoj liberigu la infanojn de la devo lerni por ekzamenoj en siaj
regulaj lernejoj (ili frekventu la lernejon, sed ne estu ekzamenataj).
En tia formo estas praktike realigeblaj 4 au 5 kursoj kun 70-100 infanoj dum
3-4 monatoj se la itala ministerio entreprenas la proponon kaj kovras
kostojn de la instruistoj tie kie la lernejoj ne havas rimedojn por tio
(por ricevi apartan monon oni devus aparte peti de siaj ministerioj, kio
dauras minimume 1-2 jarojn). La videofilmisto devas esti nur dum la ekzameno
(1 tagon) cheesta. La lernolibroj jam ekzistas kaj ankau aliaj materialoj
por ekzercoj lau la Zagreba Metodo.
Mi mem realigis du-foje tian eksperimeton preskau sen mono, char mi mem
pagis miajn vojaghojn kaj la koston de video-kameraisto.
Chiuj aliaj plilongigitaj eksperiemntoj kiuj ebligas plurajn disbranchighojn
ne plu ebligas klaran , tuj kompreneblan avantaghon de la lernado de
Esperanto kaj postulas plurajn jarojn da laboro kaj multoble pli da mono,
energio kaj solvado de preskau nesolveblaj organizaj laboroj (unuigi la
tempon, trovi instruistojn, peti subvenciojn, ricevi subtenojn far de
direktoroj kaj ministerioj, trovi interesitajn infanojn kaj gepatrojn…)
Zlatko

Leave a Reply

0:00
0:00