ERA ĉe UNO

Nula malneto de la rezulta dokumento por la UN-pintokunveno adopti la Post-2015

Nula malneto de la rezulta dokumento por la UN-pintokunveno adopti la Post-2015
Agendo de disvolviĝo

NOVA AGENDO POR TUTMONDA AGADO
Enkonduko
Ĉi tiu agendo estas agadplano por homoj, planedo kaj prospero, kiuj ankaŭ celas plifortigi tutmondan pacon en pli granda libereco. Ĉiuj landoj kiuj agas en kunlabora partnereco plifortigos la tagordon. Ni decidis liberigi la homaron de la tiraneco de malriĉeco kaj bezono kaj ni volas sanigi kaj protekti nian planedon por la nunaj kaj estontaj generacioj. Ni estas determinitaj alpreni aŭdacajn kaj transformigajn mezurojn necesajn por formovi la mondon al daŭrigebla vojo. Kiel ni ekengaĝiĝas en ĉi kolektiva irado, ni devontigas nin por ke neniu estu postlasota.

La nova Agendo proponas inter alie:
Fini malriĉecon kaj malsaton;
Asekuri edukon, sanon kaj bazajn servojn al ĉiuj;
Atingi seksegalecon kaj plifortigi virinojn kaj knabinojn;
Batali kontraŭ malegalecoj en kaj inter landoj;
Kuraĝigi inkluzivan ekonomian kreskon, dividitan prosperon kaj daŭrigeblajn vivstilojn por ĉiuj;
Antaŭenigi sekurajn kaj inkluzivajn urbojn kaj homajn setlejojn;
Protekti la planedon, batalu kontraŭ klimatŝanĝiĝo, uzi naturajn rimedojn por longdaŭre defendi niajn oceanojn;
Plifortigi regadon kaj antaŭenigi pacajn, sekurajn, justajn kaj inkluzivajn sociojn
kaj
Revivigi la Tutmondan Partnerecon por Daŭrigebla Disvolviĝo.

Celoj de Daŭrigebla Disvolviĝo
1a celo. Fini malriĉecon en ĉiuj ajn formoj ĉie
2a celo. Ĉesigi malsaton, atingi nutraĵan sekurecon kaj plibonigi nutradon kaj antaŭenigi daŭrigeblan agrikulturon
3a celo. Certigi sanan vivon kaj promocii bonfarton por ĉiuj je ĉiuj aĝoj
4a celo. Antaŭenpuŝi inkluzivan kaj justan kvaliton de edukado kaj antaŭenigi ŝancojn de dumviva lernado por ĉiuj
5a celo. Atingi seksegalecon kaj plifortigi virinojn kaj knabinojn
6a celo. Certigi disponeblecon kaj daŭrigeblan mastrumadon de akvo kaj purigajn instalaĵojn por ĉiuj
7a celo. Certigi aliron al atingebla, fidinda, daŭrigebla kaj moderna energio por ĉiuj
8a celo. Iniciati subtenitan, inkluzivan kaj daŭrigeblan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan oficon kaj decan laboron por ĉiuj
9a celo. Konstrui rezistajn infrastrukturojn, antaŭenigi inkluzivan kaj daŭrigeblan industriiĝon kaj kuraĝigi novigon
10a celo. Redukti malegalecon ene de kaj inter landoj
11a celo. Igi  urbojn kaj homajn setlejojn inkluzivaj, sekuraj, rezistaj kaj daŭrigeblaj
12a celo. Certigi daŭrigeblan konsumadon kaj produktadon
13a celo. Alpreni urĝajn agojn kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo kaj ĝiaj trafoj (konsciante, ke UNFCCC estas unuaranga internacia, interregistara forumo por negoci la tutmondan respondon al klimata ŝanĝiĝo.)
14a celo. Konservi kaj daŭrigeble uzi la oceanojn, la marojn kaj la marajn rimedojn por daŭrigebla evoluo.
15a celo. Protekti, restarigi kaj antaŭenigi daŭrigeblan uzon de teraj ekosistemoj, administri arbarojn longdaŭre, batali kontraŭ dezertigado kaj haltigi kaj inversigi la defalon de la grundo kaj la perdon de la biodiverseco
16a celo. Antaŭenigi pacajn kaj inkluzivajn sociojn por daŭrigebla evoluo, ebligi aliron al justeco por ĉiuj kaj konstrui efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj
17a celo. Plifortigi la ilojn de realigo kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭrigebla evoluo.

0:00
0:00