La radikalaj eŭroparlamentanoj akcelas la sentemigon pri Esperanto ene kaj ekstere de la radikalula mondo
Bruselo, la 7an -8an de Decembro 2003a.
Jen la devizo skribita per dikaj literoj en esperanto �Por federisma Eŭropa Reformo� kiun la ĉirkaŭ 500 aliĝintoj, simpatiantoj kaj invititaj al la kunveno organizita de la 7 radikalaj eŭroparlamentanoj en Bruselo, la 7an kaj 8an de Decembro, enirante la salonon trovis videalvide al si.
Grava signalo de sentemigo kiu trovis fortajn kromajn elementojn en la du paroladoj antaŭviditaj pri la temo de komuna eŭropa lingvo: la unua far�de la Sekretario de la radikala �Esperanto-Asocio� Giorgio Pagano kaj la dua far� de prof-ro Bujdoso de la Universitato de Budapeŝto.
Se al tio oni aldonas, ke dum ambaŭ tagoj estis disponigita la interpretado en Esperanto (certe escepta fakto pro la imageblaj malfacilaĵoj intermetitaj de la fortega sindikato de la interpretistoj de la Eŭropa Parlamento) kaj ke tuta komisiona kunsido pri la temo �Federacia Eŭropa Lingvo� laboris 6 horojn ĉi rilate, ni povas certe diri, ke dum la pli ol dek jaroj en kiuj la radikaluloj okupiĝas politike pri la Eŭropa kaj internacia lingva problemo, neniam okazis, kiel en tiu ĉi kunveno, ke de la estraro de la radikala partio venis tiel forta politika gesto ĉi direkten.
Du estis la ĉefaj rezultoj de la Kunveno kaj tre interesaj por la esperantistoj:
– la kreo de �Komitato por la eksperimentado de la Internacia Lingvo ene de Eŭrop-Unio,� kiu jam en la komisiono �Federacia Eŭropa Lingvo� vidis la aliĝon de esperantistoj el 14 eŭropaj Landoj, |
|
– la intenco fondi �Eŭropan Liberalan kaj Radikalan Partion�, novan politikan subjekton, kiu agados en la kadro de novaj direktivoj promulgotaj de Eŭrop-Unio por la rajtigota kreado de eŭropaj partioj. |
Fine notindas la ideo lanĉita de Giorgio Pagano pri granda Marŝo de Pentekosto favore de la Internacia Lingvo Esperanto, kiun jam ekde dek jaroj la Sankta Patro uzadas en siaj benoj �Urbi et Orbi� (benoj al la tuta Mondo).