Eŭropa Tago de Lingvoj, ERA malkolonigas la menson.

Eŭropa Tago de Lingvoj , ERA (“Esperanto” Radikala Asocio) malkolonigas la menson.

La angleparolanta atako al la lingvoj de la mondo startas en 1930 per la kreo de la Basic Angla (“Brita Amerika Scienca Internacia Komerco”), artefarita lingvo akririta pere de simpligo de la angla lingvo fare de Charles Kay Ogden, al kies disvolviĝo donas grandan kontribuon la Universitato Harvard kaj kiun subtenas Roosevelt, sed okazis en 1943, la 6-an de Septembro, ke Churchill klarigas ĝuste al la studentoj de Harvard la funkcion de la angleparolanta superregado en la mondo.

Churchill klarigas kiel “La imperioj de la estonteco estas tiuj de la menso” kaj ke “la povo regi la lingvon de iu popolo ebligas gajnojn multe pli grandajn ol forpreni de ĝi provincojn kaj teritoriojn aŭ dispremi ĝin pere de ekspluatado”.

Pri tio ĉi ni parolos ĉe  Radio Radikala en la elsendo Translimen! en la nokto de sabato, 19a de septembro, tuj post la legado de la dimanĉaj gazetoj – je noktomezo kaj duono – dum la radioelsendo de sabato, 26a de septembro, estos dediĉita al la prezento de kenja aŭtoro Ngugi Wa Thiong’o, kiu eĉ unufoje estis enkarcerigita ĉar li ne volis submetiĝi al la anglalingva diktatoreco en sia lando, kaj al lia libro ĵus eldonita en la itala “Malkolonigi la menson”.

Leave a Reply

0:00
0:00