Celo 18 por UN: Esperanto, la komuna lingvo de la homa specio.

Celo 18 por UN: Esperanto, la komuna lingvo de la homa specio

Giorgio Pagano *

La Voce di New York, 20-an de julio 2015

Inter la celoj”Post 2015”de UN por eltenebla evoluo ne estas komuna lingvo por ĉiuj, kiel jam klopodis en 1922 la Societo de la Nacioj por garantii pacon kaj fratecon en la mondo. Ĉu UN volas efektivigi la anglalingvan Imperion de la Mensoj. Kion opinias pri tio la BRIKS? Kaj Papo Francisko? Subteni esperanton kontraŭ la Empire of Mind utilos ankaŭ por ke la itala lingvo ne estu oferata al la angla…

Estas nekredeble, sed inter la celoj de UN por eltenebla evoluo post 2015 ne estas la Komuna Lingvo por Ĉiuj!

Tamen, por certigi la pacon, la interfratecon kaj la bonstaton de la homaro, la la praa organizo de UN, la League of Nations, tuj metis la Komunan Lingvon por Ĉiuj inter siajn ĉefajn celojn. En la unuaj du Ĝeneralaj Asembleoj la delegitoj de  Belgio, Brazilo,Ĉilio, Ĉinio, Kolombio, Ĉeĥoslovakio (nun Ĉeĥio kaj Slovakio), Haitio, Hindio, Italio, Japanio, Persio (nun Irano), Pollando, Rumanio kaj Suda Afriko proponis rezoluciojn por ke la Ligo de la Nacioj rekomendu tutmonde la instruadon de Esperanto en la lernejoj kiel internacia helpa lingvo. La plimulto de la Ŝtatoj-Membroj estis  favora al la uzo de la Lingvo Internacia kiel laborlingvo, sed la vetoo de Francio (tiuteme la franca estis la lingvo de la diplomatio) tion malpermesis; tamen en 1922 la Ligo de la Nacioj en sia tria Ĝenerala Asembleo unuanime aprobis la Raporton pri Esperanto kiel “International Auxiliary Language”, varme subtenitan de lordo Robert Cecil, poste Nobelpremiito por Paco (en 1937).

Se jam en 1922, 35 jarojn post ĝia naskiĝo, oni taksis, ke la Lingvo Internacia Esperanto etas preta por adopto por la rolo de “International Auxiliary Language”, tiu takso nun estas pli pravigita: la uzado daŭris 93 jarojn pli longe; en 1993 PEN Club International ĝin agnoskis kiel la 114-an literaturan lingvon en la mondo; d

Copertina 1

e 1994 ĝis 2012 ĝi estis unu el la 60 lingvoj per kiu la Papo dufoje jare benas la tutmondajn katolikojn “Urbi et Orbi”; ĝi etas la 64-a traduklingvo de Google, ĝi estas la lingvo de Reihard Selten, Nobelpremiito por ekonomiko; Umberto Eco ĝin difinis “lingva majstroverko”; ĝi estas la lingvo de transnacia komunumo disvastigita en pli ol120 landoj; ĝi estas tiel facile lernebla, ke praktike ĉiuj kapablas ĝin lerni mem, sen bezono de instruistoj ĝin denaske konantaj, aŭ de stuvojaĝojal landoj, kie ĝi estas parolata: ĉiu land

Sed strange, tre strange, ekde la 26-a de junio 1945 por UN la afero de la Komuna Lingvo por Ĉiuj” kaj de la gardo de la monda lingva kaj kultura ekologia sistemo estas tabua.o en la mondo estas patrolando de Esperanto, kaj tiel plu.

Ĉu la kialo estas, ke UN volas efektivigi tiun anglalingvan Imperion de la Mensoj, pri kiu parolis en 1943 Churchill kiel projekto realigebla kun Usono.?

Fakte la 6-an de septembro 1943 će la Universitato de Harvard klare asertis, ke la malnova koloniismo mortis (Britio, sekve de la agado de Gandhi, estis tiam forlasota de Hindio, la plej granda kolonio), kaj ke la nova koloniigo estos tiu kontrolota de la “Imperioj de la Menso”, ćar, laŭ liaj vortoj, “la regado de la lingvo de iu popolo alportas avantaĝojn multe superajn ol forrabo de provincoj aŭ teritorioj aŭ ekonomia ekspluatado”.

Fakte en Italio, kaj ne nur en Italio, la armeo de la de la ’Empire of the Mind laboris sukcese. Umberto Eco, en 2011, klarigis, ke “dialekto estas lingvo sen universitato”, tio estas sen la esploro kaj la debato scienca kaj filozofia, kiu de tago al tago rićiĝas per novaj vortoj kaj konceptoj”. Do, nur tri jarojn pli malfrue, en 2014, Italio estis senigita de unu el la siaj plej gravaj universitatoj, la Teknika Universitato de Milano, kie studentoj kaj profesoroj en akordo forigis ćiujn tekstolibrojn de ćiuj fakoj en la kursoj por doktoriĝo ilin anstataŭigante per anglalingvaĵoj, kaj samtempe dungante anglalingvajn profesorojn anstataŭ itallingvajn. Vi povas imagi, kio restos de la itala lingvo en 2030, du jardekojn post tiuj vortoj de Eco!

Jam en marto 2015, en la leĝprojekton nomitan “Bona lernejo” la ministro pri instruado Stefania Giannini enŝovis paragrafon, en kies art. 2 oni parolis pri CLIL, Content Language Integrated Learning , anglalingve por ke la itallingvanoj ne komprenu, pri kio temas – laŭ kiu post kelkaj jaroj ĉiuj lernejaj fakoj, escepte de la italaj lingvo kaj literaturo, estu instruataj en ĉiuj klasoj en angla lingvo, kun dungo, por la unuagradaj lernejoj, de denaskaj anglalingvaj instruistoj (subartikolo 14).

copertina 2

Tiu propono, bonŝance amendita de la Parlamento, ne koncernas do nur 40 mil milanajn studentojn, sed tri milionojn da italaj lernantoj kaj familioj. Ni kalkulu nur po unu tekstolibron por ĉiu fako, kostantan averaĝe po 20 eŭrojn: tio signifas, ke la anglalingvaj eldonejoj ricevus ĉiujare mendojn por 60 milionoj da eŭroj, deprenotajn de la eldonejoj italaj. La studfakoj en la italaj lernejoj estas pli ol 80; se 70 estus instruataj anglalingve, estus pli ol 4 miliardoj la jara elspezo pro anglalingvaj tekstolibroj, al kiuj oni aldonu la kostojn por denaskaj anglalingvaj instruistoj (kun samtempa maldungo de instruistoj italaj).

Tiu monkvanto sumiĝus al la proksimume 60 miliardoj da eŭroj jare, kalkulitaj jam en 2006 de kompetentaj ekonomikistoj (Lukacs) kiel kosto de la anglalingvigo de Italio; la ŝparo por Britio, kie ne estas instruataj fremdaj lingvoj, estas proksimume 18 miliardoj da eŭroj (Grin); ankoraŭ Grin taksas, ke la ŝtatoj de Eŭropa Unio (inkluzive de Britio) ŝparus 25 miliardojn da eŭroj jare se estus uzata Esperanto.

Konklude, se ne ekzistos la “18-a Celo”por savi la la popolojn de la tuta mondo de The Empire of the Mind, antaŭ 2030 al UN ŝuldiĝos unu el la plej gravaj krimoj kontraŭ la homaro, tiu celanta la sklavigon de la mensoj (iĝintaj varoj): tio estus la lingvo-ekstermo por miloj da popoloj, la anglalingva servutigo de la mondo.

Ĉu estas prava rimedo por akiri pacon la forigo de lingvoj kaj kulturoj konkurantaj?

Eble jes. Certe la itala lingvo, kun multaj aliaj, estos taŭga oferviktimo al brita aŭ usona superregado.

Ĉu la 60 milionoj da italoj en Italio, la 80 milionoj da italoj en la mondo, la 1230 milionoj da katolikoj kies spirita ĉefurbo estas Romo, povas tion toleri?

Certe ne. La itala Registaro devus ekagi tuj, montrante la eksterordinaran gravecon de la celo, komparebla kun neniu alia, por ke, malgraŭ la progresoj faritaj por difini la 17 celojn, al ili estu aldonita la 18-a, la komuna lingvo de la homa specio antaŭ 2030.

Tiu iniciato estas proponinda ankaŭ en EEAS, la Eŭropa Servo por Ekstera Agado, kiun estras la itala Federica Mogherini. Tio koncernas ankaŭ alian diskriminacion kontraŭ Italio kaj ĝia lingvo, nome la supera rango, kiun ĝuas la angla, franca kaj germana lingvoj en la Eŭropa Unio.

Ni ekzamenu, kiel funkcias la reĝimo de la Unia Patento, kiun ankaŭ Italio akceptis: ekzistos tri kortumoj en Britio, Francio kaj Germanio. Kio okazos, se franca aŭ germana tribunalo ordonos sekestron de posedaĵoj aŭ de la bankaj kontoj de italaj entreprenistoj? Kiam ni ekscios, ke juĝisto malproksima, kiu ne parolas nian lingvon kaj kies lingvon ni ne parolas, per sentenco verkita en fremda lingvo malpermesos la komercadon en la tuta Unio de produktaĵoj fabrikitaj en Brescia aŭ Vicenza ktp?

Kio okazos, kiam tiu itala entreprenisto, por sin defendi kontraŭ akuzo eble de konkurencanto, en la lingvo eble de tiu konkurencanto mem, devos elspezi amason da tempo kaj da mono por peti justan verdikton per pigrimado tra Munkeno, Londono aŭ Parizo?

John Stuart Mill skribis, ke ne povas formiĝi konsento de publika opinio, necesa por la funkciado de reprezenta registaro, se inter la civitanoj mankas sento de komuneco, kaj tio estas des pli vera se oni parolas malsamajn lingvojn. Ĉu Eŭropo rajtus ankoraŭ ekzisti sen federacia lingvo?

Ĉu la homaro povas toleri la neeviteblan lingvodisfalon, pro la manko de lingvo komuna al ĉiuj?

Ĉu la “Landoj de la Espero” en la Ligo de la Nacioj povas perfidi la justajn starpunktojn tiutempajn?

 Ĉu la kvin Landoj de la elmergiĝantaj ekonomioj (Brazilo, Ĉinio, Rusio, Hindio kaj Suda Afriko, konataj per siglo BRICS), kies komuna celo en UN estas la kreo de agendo subtenanta internaciajn interrilatojn povus pledi ĉe UN por komuna lingvo de la homa specio?

Kial granda demokratio kiel Usono ne luktas por demokratio kaj lingva internacia justo?

Ĉu la Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon, povas ligi sian nomon al Agendo de UN, kiu ekde nun ĝis 2030, permesos, rekte aŭ nerekte, ke la pli riĉaj anglalingvaj popoloj iĝu ĉiam pli riĉaj, plilarĝigu senkontrole siajn merkatojn, forŝtelu homojn kaj riĉaĵojn de la malpli bonstataj Landoj deprenante de ili, ĉu rekte ĉu nerekte, ankaŭ la lingvon?

Ĉu “the world we want” estas “the english-only world we want”?  La impreso, leginte la Draft Zero of the outcome document for the UN summit to adopt the Post-2015 Development Agenda  kaj ankaŭ la enciklikon LAUDATO SI’ pri la flegado de la komuna hejmo, estas ke Papo Francisko multon povos diri al la Ĝenerala Asembleo de UN la 25-an de septembro, Asembleo aprobonta la postan tagon la celojn de la jarmilo Post-2015. Mi rimarkigas nun unu aferon. En la supre citita dokumento de UN la vorto “ekologio”preskaŭ ne aperas, en la encikliko LAUDATO SI’ ĝi aperas 86-foje, kaj unu tuta paragrafo estas dediĉita al kultura Ekologio.

 


La kostoj de la instruado de la fremdaj lingvoj en Eŭropo, komparo inter la tri scenejoj

François GRIN,  La instruado de la fremdaj lingvoj kidl publika politiko ERA onlus ed. Roma (François GRIN, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique, Haut Conseil de l’évaluation de l’école,2005).

  1. Britio gajnas minimume 10 miliardojn da eŭroj jare pro la nuna superrego de la angla lingvo.  Kelkaj el la elementoj de ĉi tiu sumo havas krome multobligan efikon. Krome la investoj de la angleparolantaj landoj ricevas privilegian renton, Konklude oni povas taksi la netan avantaĝon de Britio inter 17 kaj 18 miliardoj da eŭroj jare. Tio kreskus plue, se aliaj ŝtatoj donus spontane pliajn avantaĝojn, kiel okazas en Italio ekde 2001. Ekzistas aliaj avantaĝoj “simbolaj”, kiel la avantaĝo de la anglalingvuloj en ĉiuj negocadoj aŭ konfliktoj en ilia lingvo. Estas malfacile tion taksi, sed certe la efiko estas rimarkinda
  2. La plurlingva scenejo ne malpliigas la kostojn, sed ja la malegalajn kondiĉojn. Ĝi tamen riskigas nestabilecon, kaj bezonus singardon en la apliko.
  3. Scenejo  “Esperanto” estas la plej avantaĝa; por Francio ĝi ŝparigus nete al Francio preskaŭ 5,4 miliardojn da eŭroj jare, kaj al tuta Eŭropo (inkluzive de Britio kaj Irlando) proksimume 25 miliardojn da eŭroj jare. 

———————————————————————-

Giorgio Pagano estas itala artisto (skulptisto kaj arkitekto) kaj arto-teoriisto. Li prizorgis plurajn librojn pri la ekonomiaj aspektoj de koloniismo kaj lingvomortigo; baldaŭ aperos Internaciigo de kaj en la italalingvo. De la registaro de Italujo al la Registaro de italeco: nova evolu-modelo. En 2014 li malsatostrikis dum 50 tagoj en aŭtomobilo antaŭ la Ministerio pri Instruado, Universitato kaj Scienca Esploro por ke tiu ministerio malagnosku la detruon de la italaj lingvo kaj scienca kulturo laŭ la decido de la Teknika Universitato de Milano.
En NovJorko li gvidas laKampanjon por  la Komuna Lingvo de la Homa Specio en la nomo de la Neperforta Transnacia kaj Transpartia Radikala Partio.

Leave a Reply

0:00
0:00