Questo articolo è disponibile anche in:
Ĝenerala mocio
La Ĝenerala Asembleo de ERA ĉe sia XIV-a Kongreso, kunveninte en la Metropola Urbo
Romo la 12-an de oktobro 2025 sub la titolo
La malkovro de Eŭropo
DANKAS la 639 membrojn el Italio, Alĝerio, Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Bulgario, Burundo, Kamboĝo, Kameruno, Kanado, Ĉilio, Ĉinio, Kolombio, Sud-Koreio, Kostariko, Kroatio, Kubo, Ĉeĥio, Danio, Ekvadoro, Finnlando, Francio, Britio, Germanio, Japanio, Gvatemalo, Barato, Indonezio, Irano, Israelo, Kazaĥio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malajzio, Malio, Meksiko, Mongolio, Nepalo, Niĝerio, Nederlando, Pakistano, Pollando, Portugalio, Demokratia Respubliko Kongo, Rumanio, Rusio, Senegalo, Serbio, Hispanio, Svedio, Svislando, Togolando, Tunizio, Ukrainio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono kaj Venezuelo, kiuj permesis al ĝi daŭrigi sian kulturan geopolitikan agadon en Italio, Eŭropo kaj la mondo.
MEMORIGAS ke, antaŭ tridek jaroj, Italio mem publikigis kaj distribuis al lernejoj de la Respubliko la plej profundan studon fare de la landoj la Eŭropa Unio pri la Internacia Lingvo (konata kiel Esperanto), jam konsiderata du jarojn antaŭe fare de Umberto Eco en “La Serĉo de la Perfekta Lingvo” kiel “lingva majstraĵo” kaj invitas la nunajn Ministrojn pri Edukado kaj Merito, de Universitato kaj Esploro inkluzivi ĝin inter la lingvojn submetitajn al Studado kaj Esplorado.
Ĝi eksplicite petas la Ministron pri Edukado kaj Merito aldoni ĝin al la listo de la duaj komunumaj
lingvoj, kiujn oni rajtas lerni en italaj lernejoj.
ĜI DIREKTAS LA ATENTON AL LA FAKTO:
• kiel Britio invadis, ekhavis iom da kontrolo super, aŭ batalis konfliktojn en la teritorioj de 171 el la 193 UN-membroŝtatoj. Temas pri 90% de la UN-membroŝtatoj.
•kaj eĉ pli, kiel faris Usono, kiu, malgraŭ sia relative lastatempa historio, invadis, batalis konfliktojn aŭ ekzercis kontrolon en 190 el la 193 membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj: preskaŭ 99 procentoj el la landoj de la mondo. Nur Andoro kaj Liĥtenŝtejno en Eŭropo kaj Butano en Azio estas lasitaj imunaj kontraŭ ĝia libermortiga agado.
• la Interkonsento Churchill-Roosevelt, unue publikigita en la parolado de Churchill ĉe Universitato Harvard la 6-an de septembro 1943, en kiu li asertis ŝanĝon de strategio en hamstrado kaj prirabado de rimedoj de aliaj popoloj de la mondo, pere de la konstruado de la Anglalingva Imperio de la Menso. Churchill diris precize:
La imperioj de la estonteco estos la imperioj de la menso. Domini la lingvon de popolo ofertas multe pli grandajn gajnojn ol forpreni ĝiajn provincojn kaj teritoriojn aŭ dispremi ĝin per ekspluatado. […] Tiamaniere, kien ajn ni iros en la mondo, ni estos ĉie kiel hejme.
• kiel, konforme al ĉi tiu interkonsento, Usono fondis la “Congress for Cultural Freedom” [CCF] en Berlino en 1950, en kiu CIA establis potencan financan reton de gloraj eŭropaj kulturaj figuroj kaj institucioj por koloniigi la mensojn de la eŭropaj civitanoj.
Ĉi tiu koloniada agado estis konsiderita finita en 1967 ĉar jam nun “la subjekto agas laŭ la petita direkto pro kialoj, kiujn ĝi kredas esti siaj propraj”
DENONCAS la koloninigadon kaj anglalingvan korupton de la mensoj de la Ŝtatestroj kaj Registaroj de Eŭropa Unio, de Eŭropa Konsilio, de Konsilio de Eŭropa Unio, de Eŭropa Komisiono, kaj, eĉ pli hontinde, de Agentejo por Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio. Ili agis kaj daŭre agas "laŭ la petita direkto" fare de la Anglosfero, pro kialoj, kiujn ili asertas esti "siaj propraj", sed kiuj fakte kontraŭas la interesojn, inkluzive lingvajn, de la europaj civitanoj; degenerigante kaj perversigante la ekonomiajn, diplomatiajn kaj pacajn fundamentojn de la eŭropa konstruado. Perversigante ilin tiel forte, ke ili trenas la landojn de la Unio en militon kontraŭ la Rusia Federacio, oportunan nur por Britio kaj, ĉefe, por Usono.
SPECIFE ĜI DENONCAS:
• la kontraŭleĝecon de la angla kiel oficiala lingvo de Eŭropa Unio post la eliro de Britio el Eŭropa Unio, ĉar ĝi ne estas inter la gepatraj lingvoj de iu ajn lando de Eŭropa Unio, kiel preskribite de la lingva regularo n-ro 1 de 1958, kiu reguligas la lingvan reĝimon de EU, kie, anstataŭe, la solaj du landoj, en kiuj ĝi estas dua oficiala lingvo, ŝuldiĝas al la fakto, ke ili estas iamaj anglaj kolonioj kaj, krome, neniu el la du landoj petis la anstataŭigon de la irlanda aŭ malta lingvoj per la angla;
• la nedemokratiecon de trudado de la angla lingvo, ĉar ambaŭ iamaj britaj kolonioj apenaŭ enhavas 5 milionojn da loĝantoj kompare kun la ceteraj 445 milionoj da eŭrocivitanoj, el kiuj neniu estas denaskaj parolantoj de la angla.
• la neekonomiecon de ĉi tiu trudado, ĉar ĉiuj ne-anglalingvaj landoj devas investi kreskantajn ekonomiajn kaj homajn rimedojn en la lernado de la angla. La lingva diskriminacio por la 445 milionoj da eŭropanoj, kies gepatra lingvo ne estas la angla, estas taksata, almenaŭ, je 487.408.500.000,00 (kvarcent okdek sep miliardoj kvarcent ok milionoj kvincent mil) eŭroj ĉiujare, kaj por Italio sole, ĝi sumiĝas al 65 miliardoj da eŭroj ĉiujare: la ekvivalento de tri buĝetoj kune.
RILATE AL LA RUSIA-UKRAINA DISPUTO
ĜI REMEMMORIGAS:
• la fakton, ke la Kortumo de Revizoroj de Eŭropa Unio fine de 2021, en ne malpli ol 80 paĝoj, kondamnis la fakton, ke la reĝimo valida en Ukrainio estis korupta, ke la 10 miliardoj da eŭroj jam elspezitaj de la Komisiono estis tre malbone uzitaj kaj ke, en la lando, estis okazanta vera Ŝtata Kapto fare de la ukrainaj oligarkoj;
• ke ekde 1997 ekzistas “Partnereca kaj Kunlabora Interkonsento establanta partnerecon
inter la Eŭropaj Komunumoj kaj ĝiaj Membroŝtatoj, unuflanke, kaj la Rusia Federacio
aliflanke” kiu, per siaj 112 artikoloj, kovras sennombrajn sektorojn de kunlaboro kosma ĝis kultura.
ĜI DENONCAS LA FAKTON, KE:
• kaj la Ŝtatestroj kaj Registaraj Ĉefoj de Eŭropa Unio, Eŭropa Konsilio, Konsilio de Eŭropa Unio, kaj Eŭropa Komisiono intence ignoris ĉi tiujn oficialajn dokumentojn, kiuj klare montras du faktorojn:
1. Ukrainio, fine de 2021, estas ankoraŭ korupta lando;
2. Rusia Federacio estas amika kaj koopera nacio de Eŭropa Unio ekde 1997, kaj estas kulture kaj religie tute eŭropeca — faktoroj, kiuj ekzemple ne ekzistas por Turkio.
• jam ekde tro da tempo la demokratia kaj federacia procezo de Eŭropa Unio haltis, malgraŭ la fakto, ke en la koro de Eŭropa Unio troviĝas la plej malnova federacia demokratio en la mondo, kiu havas siajn radikojn en 1291;
• se Rusia Federacio fariĝus parto de la Unio, ĉia teritoria disputo ĉesus ekzisti, ĉar ĝi estus interna al Eŭropo mem kaj, eble, submetita al diplomatia solvo simila al tio, kio okazis kun la eliro, tiukaze, de Britio el la Unio.
TIAL, kvankam konscia pri la ekstremaj malfacilaĵoj de tia ago pro la jam menciita anglosaksa kolonigado de la eŭropaj mensoj, same kiel la eteco de siaj propraj asociaj fortoj
ĜI DEVIGAS la Estrarojn de ERA strebi, ĉi-12an de oktobro 2025, al la neperforta kaj paca celo federacii, ankaŭ kaj strukture lingve, la Eŭropan Union kun la Svisa kaj Rusia Federacioj por malkovri Eŭropon de Lisbono ĝis Vladivostoko tra Ĝenevo.
Elektitaj organoj
Prezidanto: Adv. Ilario Maiolo
Sekretario: Arch. Kadmo Giorgio Pagano
Kasisto: Inĝ. Marianna Panico
Revizoro: D-ro Lia Briganti











