Ekspozicio pri desegnita humuro en Esperanto

El http://www.liberafolio.org/Members/Pavl … iciohumuro

Ĝis 3.6.2011 daŭras unika ekspozicio, prezentanta erojn el la bunta kaj ampleksa verkaro de la fama ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, kiu estas i.a. delonga aktiva esperantisto kaj liaj desegnaĵoj estas konataj precipe el la gazeto Juna Amiko kaj diversaj libroj de Stefan McGill. Mallongaj komentarioj al la desegnaĵoj estas en la ĉeĥa, Esperanto, germana kaj la angla lingvoj.
La ekspozicio estas vizitebla en Muzeo de Esperanto en Svitavy, urbo situanta en mezo de Ĉeĥio, en ĉarma regiono de la t.n. Bohemia-moravia limlando. En la muzeo mem, situanta en belega historia vilao, videblas ankaŭ daŭra informeskspozicio en Esperanto, inkluzive informan tuŝpanelon. La urbo Svitavy konatas precipe kiel naskiĝloko de Oskar Schindler, germano famiĝinta kiel savinto de judoj dum la dua mondmilito. Pri lia kontroversa personeco ni povas multon interesan malkovri en la ekspozicio en la urba muzeo. Sed la loko proponas ankaŭ aliajn allogaĵojn por siaj vizitantoj. Pli vi povas informiĝi en la oficiala urba retejo http://www.svitavy.cz, kiu disponigas ankaŭ kompletajn informojn en Esperanto. En Svitavy kaj pluraj proksimaj urbetoj aktivas E-kluboj kiuj volonte akceptos eksterlandajn gastojn por montri al ili sian regionon! La oficiala retejo de la muzeo kun ĉiuj bezonataj informoj estas http://www.muzeum.esperanto.cz. ________________________________________________________________________
Krome vi estas bonvenaj en la nove konstruata retpaĝo en Ipernity, al kiu estas iom post iom alŝutataj fotokolektoj, sed ankaŭ videofilmetoj, sonregistraĵoj kaj aliaj interesaĵoj. Vidu http://www.ipernity.com/home/181031 . Plua ekzisto de la muzeo kaj subteno de la urbestraro dependas grandparte de la intereso de la vizitantoj, precipe el eksterlando. Tial ni dankemos por via vizito aŭ almenaŭ por viaj skribaj subtenaj leteroj! ________________________________________________________________________
Antaŭdankas Muzea grupo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio muzeagrupo@esperanto.cz

Lascia un commento

0:00
0:00