Australio estas la lando, en kiu pli da lingvoj estingighis

Aŭstralio estas la lando, en kiu pli da lingvoj estingiĝis

Nova raporto de la usona NRO (ne-registara organizaĵo) Worldwatch montras, ke plurcentoj da lingvoj (plejparte indiĝenaj) riskas tute malaperi en la tuta mondo, ene de la venontaj jaroj. La raporto ankaŭ indikis, ke Aŭstralio estas la lando, kiu perdis pli da lingvoj en la lastaj jaroj.

La raporto montras, ke en Aŭstralio ĝis nun perdiĝis 188 indiĝenajn lingvojn, kaj la tuta malapero de la ankoraŭ ekzistantaj lingvoj rapide eskalados. Usono malhonrinde elstaras en la dua vico de la landoj, en kiuj indiĝenaj lingvoj malaperas, kun proksimume 70 lingvoj pereintaj. Brazilo, en Sudameriko, staras en la tria vico, kun 31 lingvoj estingitaj.

La raporto ankaŭ trovis ke la ĉina estas la plej parolata lingvo de la mondo: ĝi, malgraŭ lokaj prononcoj kaj dialektaj vortoj, estas la unua lingvo de proksimume unu miliardo da parolantoj. Kaj la hispana kaj la angla estas parolataj kiel unua lingvo de pli ol 300 milionoj da homoj, kvankam la angla estas la plej ofta dua lingvo. La raporto informas, ke la morto de lingvoj ofte okazas pro religiaj malpermesoj, infektaj malsanoj, militoj kaj kultura asimiliĝo.

http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=2619
[addsig]

Lascia un commento

0:00
0:00