«Hodiaŭ, finfine, alvenis la startorajtigo por la agnosko de la lingvoj Romaa kaj Sinta dum la ekzameno de la ratifleĝo de la Eŭropa Ĉarto pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj de 1992, danke al amendo de la radikala deputito Matteo Mecacci kune kun la deputito Jean Leonard Touadi, de kongolanda deveno.
Certe devas ankoraŭ alveni la opinioj de la aliaj koncernataj Komisionoj kaj poste la voĉdono de la Ĉambro sed – konkludis la Sekretario de ERA – mi estas konvinkita, ke demokrata lando ne povas ignori la persekutojn, kiujn suferas tiuj popoloj ĝis kiam ilia historia statuso ne estu juste agnoskita. Aliflanke jam aliaj civilaj eŭropaj landoj agnoskis ilin kiel minoritatojn.
Romo, la 23an de majo 2012












